Apogu la 1an Filipinan Junularan Esperanto-Kongreson!

  • ₱6,500.00
    raised of ₱170,000.00 goal goal
3% Funded
4 Donors
Help this ongoing fundraising campaign by making a donation and spreading the word.
Show more
Show less

Apogu la 1-an Filipinan Junularan Kongreson de Esperanto!

Filipina Esperanto-Junularo ĝojas anonci, ke unuafoje en la historio de la nuntempa movado, la Filipina Junulara Kongreso de Esperanto okazos en la urbo Quezon (Manila) de la 23a ĝis la 26a de aprilo, 2020.

Kun la temo “Esperanto-movado: freŝa komenco en plurkultura Filipinoj”, la kvartaga kongreso servos unikan kaj grandan rolon unuafoje kunvenigi junajn esperantistojn de diversaj regionoj de la lando. Estos seriozaj sesioj por la filipina movado, sed kompreneble estos kulturaj programeroj, paroligaj kursoj, amuzaj programeroj, kaj aldone ekskurso al historiaj aŭ naturaj partoj de la regiono.

Kvankam estos landa junulara kongreso, alilandaj partoprenantoj de ĉiuj aĝoj estos kore invitataj partopreni, por interalie interagi kun lokaj esperantistoj kaj doni al ili la unikan internacian sperton praktikante la lingvon, kaj por gustumi unikajn erojn de la filipina kulturo per planata bunta programo kaj eventuale per turismado.

Tamen, ĉar ni estas neprofitcela junulara organizo, ni havas ĉiujn rimedojn por plene realigi tiun ĉi iniciaton. Tial, por garantii la sukceson de la Kongreso, la LKK elkore petas al esperantistoj kaj grupoj tra la mondo finance kaj materie apogi ties organizadon.

Ni kalkulas, ke ni bezonos pli-malpli PhP 170,000 (EUR 3,000) por financi la plejmulton de la kongreso. Eventualaj donacoj al la Kongresa Kaso certigos ke estos kapitalo por realigi gravajn erojn de la preparado, ekzemple rezervo-kostojn, ktp., kaj helpos teni la aliĝkotizojn ne tro altaj specife por junaj partoprenantoj.

Krome, kaze ke estos granda bonhavo, ni uzos parton de la kaso por financi junulojn de foraj regionoj, al kiuj estos malfacile partopreni pro ekonomiaj kialoj.

Per via donaco, vi helpos doni al filipinaj esperantistoj la oportunon sperti la verdan etoson, solidigi la esperantistan movadon en Filipinoj kaj certigi la pluan kreskadon de loka esperantistaro.

Bonvolantoj povas donaci per GoGetFunding, PayPal kaj kreditkartoj per la jena ligilo: http://bit.ly/fjkdonaci. Vi povas ankaŭ sendi monon al nia UEA-konto: Filipina Esperanto-Junularo (phej-d).

Por scii pli da informoj pri la kampanjo aŭ la kongreso, bonvolu kontakti nin per nia oficiala retadreso [email protected].

Elkore, la Loka Kongresa Komitato

Albert Stalin Garrido, Carl Dizon, Elizabeth Lavadia, Jubert Cabrezos

Organizer

  • Albert Stalin Garrido

Donors

  • Hanso Becklin
  • Donated on Oct 15, 2019
₱1500.00
₱2500.00
  • Anonymous
  • Donated on Oct 12, 2019
₱1000.00

No updates for this campaign just yet

Donors & Comments

4 donors
  • Hanso Becklin
  • Donated on Oct 15, 2019
₱1500.00
₱2500.00
  • Anonymous
  • Donated on Oct 12, 2019
₱1000.00
  • Anonymous
  • Donated on Oct 11, 2019
  • Sukceson al la filipina junularo!!

Amount Hidden

Followers

1 followers
Masaja Seŝimo

Support Campaigns

campaigns

Create a support campaign in seconds!

Support campaigns allow you to get your own fundraising page dedicated to 'Apogu la 1an Filipinan Junularan Esperanto-Kongreson!'

You'll have your own unique link that you can share, and all funds raised will go directly to 'Apogu la 1an Filipinan Junularan Esperanto-Kongreson!'. It's the ultimate way to show your support!

Create support campaign
₱6,500.00
raised of ₱170,000.00 goal
3% Funded
4 Donors

Help this ongoing fundraising campaign by making a donation and spreading the word.

Not Ready to Donate?

Did you know a 10 second Facebook share raises an average of ₱25?

Share on Facebook